2011

Post 20 jaroj samloke!

 

Antaŭ dudek jaroj la Internacia Junulara Semajno okazis en la sama loko kie ĝi nun okazos, en urbo Valo de malĝojego (Búbánatvölgy). Ĉu vi partoprenis ĝin ankaŭ antaŭ 20 jaroj? Venu kaj nostalgiu kun viaj tiamaj samrenkontiĝanoj! Ankoraŭ eblas aliĝi en ĉi tiu retpaĝo en www.ijs.hu/eo.

Venu ankaŭ se vi ne partoprenis la tiaman renkontiĝon kaj venu ekkoni tiun ĉi lokon por ke post dudek jaroj eble ankaŭ vi povu ĉi tie nostalgii.

Ĉu latina aŭ hungara?

Kia danc-kurso okazu dum IJS 2011?

Ĉu vi volus ekboligi vian sangon kaj partopreni latinan danc-kurson dum IJS 2011,

vi preferus danci je verŝajne lacigega sed amuzega hungara popolkanto kaj ekkoni ĝiajn sekretojn, ekscii ion pri la kulturo de Hungario el ĉi tiu flanko?

Rigardu la supran maldekstran parton de la retpaĝo esperanto-junularo.hu kaj kunorganizu ankaŭ vi IJS-n per unu alklako!

Internacia Junulara Semajno 2011

Venu ankaŭ vi al la 22a Internacia Junulara Semajno al Búbánatvölgy inter la 16a kaj 22a de aŭgusto, 2011!

La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la internaciaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.

Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare. Ĝenerale la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el 10-20 Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo. La unua IJS okazis en 1987 por festi la centjaran jubileon de la unua eldonita Esperanto-lernolibro. En tiu jaro la meza litero de la mallongigo IJS indikis Jubilea.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon.


La programo de la renkontiĝo diferencigas IJS-n de la aliaj junularaj renkontiĝoj. Ĝi konsistas el kelkaj programoj kutime okazantaj dum E-renkontiĝoj: diversaj prelegoj, lingvaj kursoj, plaĝumado, ekskursoj, gufujo ktp, sed ni havas aliajn mojosajn, tre bonajn programerojn. Ekz-e: akvobatalo, kazino, aŭkcio, homlupa ekskurso en arbaro, konkursoj ktp. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Aliĝu kaj proponu ankaŭ vi!

Nun ni elkore invitas vin kaj ĉiujn viajn amikojn al Búbánatvölgy (Valo de malĝojego) por pliĝojigi tiun ĉi lokon inter la 16a kaj 22a de aŭgusto eĉ sen Esperanto-scio! Ja eklerni ankaŭ tie eblas!

Abonrilatu enhavo