Szabi
Személyes adatok
- Bemutatkozás
Mi estas Szabolcs Szilva el urbo Székesfehérvár. En ĉi tiu urbo mi studas turismon. Mi tre ŝatas okupiĝi pri lingvoj kaj kulturoj. Ĝuste pro tio mi komencis lerni Esperanton en somero de 2007. Mi ekhavis la lingvoekzamenon (kaj ĉi tiel avantaĝon aliĝinte al universitato). Poste mi iris al mia unua renkontiĝo, al SES. Tie mi eksentis la bonegan etoson de tio, kion Esperantio kaŭzas. Mi decidis enmovadiĝi. En mia libera tempo mi instruas Esperanton private. Mi tre ŝatas instrui. Mi studas nun en interlingvistika fako en Poznań por iĝi diplomigita Esperanto-instruisto. Mi ŝatas okupiĝi pri Esperanto, paroli kaj uzi la lingvon, helpi organizi aranĝojn kaj partopreni ilin. Dum tiuj renkontiĝoj mi tre ĝojas uzi la lingvon kaj interamikiĝi kun homoj el la plej diversaj landoj de la mondo.
Historio
- Albumoj
- Membro dum
- 3 jaroj 20 semajnoj,


