Kio estas JER?
JER estas mallongigo de "Junulara Esperanto Renkontiĝo". Ĉi tio estas tradicia, printempa aranĝo organizite de Hungara Esperanto Junularo (HEJ), por ke la novuloj kaj malnovuloj renkontiĝu, kaj la komencantoj havu eblecon elprovi sian Esperanto-konon en amika etoso. Se ili ankoraŭ ne konas bone la lingvon, ili povas paroli kun tiuj en la hungara, kiuj jam uzas la lingvon ekde longa tempo, kaj kiuj povas rakonti pri siaj mojosaj memoraĵoj. Ĉi tiuj interparoloj povas doni inspiron kaj novajn ideojn al Vi.
Krome, dum ĉi tiuj aranĝoj ni povas paroladi pri la estontaj planoj kaj perspektivoj de la organizanta grupo de HEJ. Por ĉi tio viaj ideoj kaj komentoj estas bonvenaj.
OTTROK Andrea kolektis la antaŭajn lokojn de JER, laŭ la rememoraĵoj.
La ĝisnune kolektitaj datumoj:
-
1974 ? Dunaújváros aŭ Budapeŝto (la opinioj ne konsentas, ke al kiu urbo apartenas kiu jaro…)
-
1983 Kaposvár
-
1984 Gödöllő
-
1985 Mezőkövesd
-
…
-
1989 Poprád
-
1990 Ungvár
-
1991 Pécs
-
1992 Szombathely
-
1993 Zalaegerszeg
-
1994 Döbrönte
-
1995 Budapest
-
1996 Vác – la temo estis la "akvo". Tre bona programo, internacia societo, kajakado.
-
1997 Piliscsév
-
1998 Győr
-
1999 Sárospatak – malmultaj eksterlandanoj. Gunter devis vekiĝi frue en la mateno.
-
2000 Törökmező
-
2001 Pilismarót – Sólyomfészek. Nur unu eksterlandano Xosé. Nokte la tuta ina ĉambro pro lia lulkanto endormiĝis.
-
2002 Söjtör, vidu la raporton!
-
2003 Makó - Tre bona societo kaj vetero. Kuiraĵo de Zsuzsika, interesaj programoj, vidu la raporton!
-
2004 Patca, Katica-tanya, vidu la raporton!
-
2005 Bátonyterenye - Szorospatak,vidu la raporton!
-
2006 Baja, vidu la raporton!
-
2007 Tab
-
2008 Szombathely, vidu la raporton!

