Loĝado
En la parko estas multaj diversaj loĝebloj, el kiuj ni okupos ĉambregojn en la etaĝo de la gastejo kaj tendo-domojn (tendomojn ;-) ). Krom tio eblas ankaŭ loĝi en propra tendo, se vi kunportas. La ĉambroj ne havas proprajn duŝ- aŭ necesejojn, tiuj troviĝas en la gastejo kaj en la parko, en apartaj ejoj.
Grave: en ĉiu dormejo oni bezonas dormsakon! Se vi ne havas aŭ ne kunportas, vi povas ankaŭ lui (kosto: 2 €/persono/nokto).
(Ĉe tiu ĉi paĝero vi povas legi priskribon de la loĝebloj. Por vidi kostojn de la loĝado, klaku al „Kotizo”.)
En etaĝo de la gastejo:
- 2 ĉambregoj, loko (entute) por 30 personoj;
- duŝ- kaj necesejo en la sama etaĝo;
- inter la ĉambroj babilejo (verŝajne la onta gufujo) kun sidkusenEGoj kaj vifio.
Tendomoj („Tendaro Stellumo”):
- pliaj ligno-konstruaĵoj sur piedoj (inter ili pontetoj);
- loko entute por 56 homoj, en ĉiuj tendomoj 8-10 litoj;
- duŝ- kaj necesejoj en aparta kostruaĵo.
Propra tendo:
- loko multegas :-);
- duŝ- kaj necesejoj en aparta kostruaĵo.
***
(Pri loĝado ankoraŭ: la gastejo havas ankaŭ luksajn, familiajn ĉambrojn teretaĝe, kiuj taŭgas por 4 + 1 personoj. Ĉar ili kostas pli, kaj ĉar dum IJS ĝenerale ne multaj familioj ĉeestas, ni ne rezervis tiujn ĉambrojn. Se vi interesiĝas pri la eblo, kontaktu nin, kaj ni informos vin pri ĉiuj detaloj, kaj ekscios, ĉu estas ankoraŭ tia libera ĉambro.)
| Loĝado | |||
| Gasteja ĉambro |
Tendaro "Stellumo" |
|
Interna parto de la "tendomoj" |

