Jen planitaj programeroj por IJS 2012:
Aktive kaj amuze:
- koncerto de JoMo (!!!):
JoMo (Jean-Marc Leclercq) estas franca muzikisto kaj kantisto. Ekde la 80-aj jaroj li kantas en Esperanto. Li prezentas la lingvan diversecon en unika maniero: per sia muziko. Li jam kantis en pli ol 22 lingvoj (interalie ankaŭ hungare), tiel ĉi li ekhavis lokon ankaŭ en la libro de rekordoj Guiness. Liaj pluraj muzikoj iĝis tre popularaj en Esperantujo, ekzemple: Ĉu vi volas danci?, En la IJK, La Bambo! (2001)
- kazino:
Ĉu vi scias, kio estas kazino? Nepre ne ina kazo, sed konstruaĵo, kie oni povas ludi certajn vetludojn kaj hazardludojn. Tiu ejo funkcios ankaŭ dum IJS! La ludantoj povos veti kun variaj ludoj kiel pokero, ruleto, domino aŭ triomino, bingo kaj aliaj. Venu kaj kolektu kiom eble plej multe da IJS-mono* por elspezi ĝin dum la aŭkcio!
- aŭkcio;
Aŭkcio estas publika vendado. Dum ĝi la partoprenantoj ofertas siajn prezojn por anoncataj varoj. Varo estas aĉetata de tiu, kiu ofertas la plej altan aŭkcian prezon. La varojn ni atendas dum la akceptado de IJS. Donu viajn ofertataĵojn (servojn, rajtojn, objektojn: zeojn, ŝercajn aferojn aŭ fakte ion ajn) al la akceptisto de IJS tuj post kiam vi alvenos. Al neniu diru, kio estas via ofertitaĵo por igi la aŭkciadon eĉ pli mistera kaj ĝuebla!
- vizitado de proksima urbo
- detektivumado/krimludo;
- ekskurso en la belega arbara proksimaĵo;
- plaĝumado
- akvobatalo:
Akvobatalo estas batalo per akvo! Tiu ĉi okazaĵo preskaŭ ĉiam okazas nuntempe dum IJS-j. Iun varman posttagmezon kutime en la akvofontano de iu granda urbo, la junaj esperantistoj kuniĝas neĝvestaĵe kaj
- strangaj malseriozEGaj kursoj, ekz. pri Eo-dialektoj aŭ pri denaskuliĝo
- nekutimaj grupaj ludoj…
* La IJS-mono estas fikcia monunuo kolektebla dum diversaj programeroj kaj ludoj dum IJS-j. Elspezi ĝin eblas nur dum la ĉiu-jare okazigata aŭkcio de IJS.
Malvigle kaj ripoze:
- en Esperantujo ankoraŭ ne viditaj filmoj, kun Esperanta subteksto;
- gustumado de speciale hungaraj vinoj;
- kunkantado kaj -muzikado;
- gufujo kun sidkusenEGoj… ;-)
Aldone: ankoraŭ multe da surprizoj!
Budapeŝto: ni planas aldoni budapeŝtan urborigardadon al la programo, kiel "+1-tagon", se estos sufiĉe da interesiĝantoj pri tio. Ni cerbumas interalie pri aparta "komencanta" kaj "progresanta" vojo por malkovri la ĉefurbon (do certe neniu enuus), kaj fino de la tago estus bonfreneza (la)bambumo. Se vi volonte partoprenus tiaĵon, nepre signu tion en la aliĝilo, kaj alikaze bonvolu klarigi kialojn de via decido, tiel helpante nian teamon. Dankon! :-)
Ĉu io mankas, kaj vi povus helpi eksigi la mankon? Kontribuu al la programo, ĉu per ideoj aŭ aktive! Skribu al ni mesaĝon (eblojn vidu ĉe la langeto “Kontakto”), proponoj estas ja bonvenaj. Kaj ne forgesinde: kiu okazigas porgrameron, tiu ricevas rabaton el sia kotizo. ;-)
Ĉi tiu programaro estas nur portempa, ni ĝisdatigos ĝin kiel eble ofte.
|
|
lundo
|
mardo
|
merkredo
|
ĵaŭdo
|
vendredo
|
sabato
|
dimanĉo
|
|
|
30.07.2012
|
31.07.2012
|
01.08.2012
|
02.08.2012
|
03.08.2012
|
04.08.2012
|
05.08.2012
|
|
7:00-8:00
|
|
matena trejnado
|
|
8:00-9:00
|
matenmanĝo
|
|
9:30-11:00
|
komencanta Esperanto
|
komencanta Esperanto
|
Tuttaga ekskurso al la urbo Vác, Akvobatalo
|
komencanta Esperanto
|
komencanta Esperanto
|
foriro/ ekiro al Budapeŝto
|
|
|
progresanta Esperanto
|
progresanta Esperanto
|
progresanta Esperanto
|
progresanta Esperanto
|
|
|
11:00-12:00
|
hungara kurso
|
hungara kurso
|
hungara kurso
|
hungara kurso
|
|
|
|
nederlanda kurso
|
kataluna kurso
|
latina kurso
|
tokipona
|
|
|
13:00-14:00
|
tagmanĝo
|
tagmanĝo
|
|
|
|
alveno, registriĝo
|
ĥoro (Stefo)
|
ĥoro (Stefo)
|
ĥoro (Stefo)
|
ĵonglado
|
|
|
|
farado de ĵongliloj
|
ĵonglado
|
ĵonglado
|
|
|
|
|
preparado de mielkukoj
|
Muzaiko-ateliero
|
ekskurso, geokaŝado
|
prelego:
Kial mi estas vegano?
|
|
|
|
19:00-20:00
|
vespermanĝo
|
|
|
|
interkona vespero
|
koncerto (Stefo)
|
vingustumado
|
serĉado de IJS-mono
|
aŭkcio
|
internacia vespero
|
|
|
22:00
|
vespera promenado
|
"nokta universitato"
|
danclernado
|
kazino
|
|
koncerto de JoMo
|
|
|
|
filmo: S-ro Neniu
|
|
"nokta universitato":
interlingvistiko
|
"nokta universitato"
|
|
|
|