Nőtincs

Loĝado

En la parko estas multaj diversaj loĝebloj, el kiuj ni okupos ĉambregojn en la etaĝo de la gastejo kaj tendo-domojn (tendomojn ;-) ). Krom tio eblas ankaŭ loĝi en propra tendo, se vi kunportas. La ĉambroj ne havas proprajn duŝ- aŭ necesejojn, tiuj troviĝas en la gastejo kaj en la parko, en apartaj ejoj.

Grave: en ĉiu dormejo oni bezonas dormsakon! Se vi ne havas aŭ ne kunportas, vi povas ankaŭ lui (kosto: 2 €/persono/nokto).

(Ĉe tiu ĉi paĝero vi povas legi priskribon de la loĝebloj. Por vidi kostojn de la loĝado, klaku al „Kotizo”.)

En etaĝo de la gastejo:
- 2 ĉambregoj, loko (entute) por 30 personoj;
- duŝ- kaj necesejo en la sama etaĝo;
- inter la ĉambroj babilejo (verŝajne la onta gufujo) kun sidkusenEGoj kaj vifio.

Tendomoj („Tendaro Stellumo”):
- pliaj ligno-konstruaĵoj sur piedoj (inter ili pontetoj);
- loko entute por 56 homoj, en ĉiuj tendomoj 8-10 litoj;
- duŝ- kaj necesejoj en aparta kostruaĵo.

Propra tendo:
- loko multegas :-);
- duŝ- kaj necesejoj en aparta kostruaĵo.

***

 (Pri loĝado ankoraŭ: la gastejo havas ankaŭ luksajn, familiajn ĉambrojn teretaĝe, kiuj taŭgas por 4 + 1 personoj. Ĉar ili kostas pli, kaj ĉar dum IJS ĝenerale ne multaj familioj ĉeestas, ni ne rezervis tiujn ĉambrojn. Se vi interesiĝas pri la eblo, kontaktu nin, kaj ni informos vin pri ĉiuj detaloj, kaj ekscios, ĉu estas ankoraŭ tia libera ĉambro.)

Loĝado

Gasteja ĉambro

Tendaro "Stellumo"

 

  Interna parto de la "tendomoj"

Aliĝilo

Personajn datumojn nur tiukaze estas deviga aldoni, se ĝi estas signita per steleto. Tamen, pripensidas plenigi pliajn partojn por faciligi la kontaktiĝon. La indikitaj personajn datumojn HEJ kompreneble ne uzos por celoj nerilataj al informado, kaj ili ne estos iel ajn transdonitaj al eksteruloj.

Se la malsupra aliĝilo iel ne aperas por vi, klaku la sekvontan ligilon: https://docs.google.com/spreadsheet/viewform?formkey=dHpmeWpmMHBKRmlnc0x...

 

Aliĝintoj

La listo estas regule ĝisdatigita. Se vi tamen post aliĝo ne trovas vin en ĝi (kaj pasis jam pliaj semajnoj), kontaktu nin (eblojn vidu ĉe “Kontakto”) kaj certiĝu, ĉu via aliĝo en ordo okazis.

(Jena nomolisto spegulas la internacian kutimon - 1e persona, 2e familia nomo -, kaj inter krampetoj videblas la karesnomoj.)

Organizantoj, kontakto

Ĉi tie ni ŝatus prezenti nin kiel organizantan teamon de IJS, kaj publikigi niajn retadresojn. Okaze de ajna problemo, demando aŭ peto senhezite kaj kun fido turnu vin al ni, kaj ni klopodos respondi, kaj trovi la taŭgan solvon.

(Se vi ankoraŭ ne konas nin, tiukaze ĉe retpaĝo de HEJ vi povas trovi mallongajn tekstojn  pri tio, kiuj ni estas, kion kaj kial faras en HEJ kaj en la Esperanta movado.)

Se temas pri ĝenerala problemo aŭ malcerteco, ktp, tiukaze skribu al jena adreso: hej [kukac] esperanto-junularo [pont] hu. (En aliaj okazoj prefere kontaktu iun el la organizantoj, tiel vi verŝajne pli rapide ricevos  respondon al via retmesaĝo.)

  • IJS-ejo, loĝado: Saci/Sara (Sarolta Bagó): sarolta [pont] bago [kukac] esperanto-junularo [pont] hu
  • financoj (prezoj, ĝiro, pagado): Imre (Imre Keményfi): imee01 [kukac] gmail [pont] com
  • teknikaj demandoj (ekz. pri la retpaĝo aŭ aliĝilo):Bálint  (Rikker) - rikkerb [kukaс] gmail [pont] com - kaj Szabi (Szabolcs Szilva) - szabolcsszilva [kukac] gmail [pont] com
  •  

     

  • programoj, "+1 tago" (Budapeŝto) kaj karavanoj: Petra (Smidéliusz)

pliaj membroj de la organiza teamo, surlokaj helpantoj:

  • Zsófi (Zsófia Pataki)
  •  

  • Edit (Lindwurm)

Abonrilatu enhavo