Enkonduko

Bonvenon al la paĝo de la Internacia Junularo Semajno 2013!

Ĉi jare jam la 24-an fojon inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto atendas vin la hungaraj junuloj! IJS estas la vorto por unu semajno de bonfarto, afabla gastigado, buntaj programeroj kaj bona vetero en belega Hungario! En la urbo Tiszafüred, kampadejo Morotva gastigos la Esperanto-parolantojn de la tuta mondo.

Tiszafüred estas la ĉefurbo de la lago Tisza. Krom la lago mem, trezoroj de la urbo estas la termalakvo kaj la tradiciaj popolartaj domoj, kie oni ankoraŭ aktive faras ceramikajn potojn. Proksime al la naturo, la regiono estas perfekta por ekskursoj, sportumado kaj malstreĉiĝo. Ni elkore invitas vin partopreni tiun unikan semajnon!

Nome de la organiza teamo,

Stela

 

 

 

 

 

(bildo de Civertan (propra) [GFDL, CC-BY-SA-3.0 aŭ FAL], tra Wikimedia Commons)