Eta rakonto pri JER 2010

Ditta képe

Unue mi deziras danki la eblecon al cxiuj organizantoj ke mi povis partopreni la arangxon kaj la bonegan semajnfinon al cxiuj cxeestantoj. :) Mi ege bedauxras ke mi nur sabatvespere povis alveni al Tiszafüred kaj tiel cxeestis kelkaj programoj kiujn mi ne povis partopreni - sed tiuj kiuj estis tie tuttempe diris ke ili estis ege bonaj.

Kiam mi alvenis kelkaj jam provis lerni danci kaj al mi ege placxis rigardi ilin kaj vidi kiom lertaj ili estis. (Do, tiam mi estis ege bonsxanca ke mi ne havis la eblon esti devigita al dancado cxar tiel mi ne estintus tiom gxoja, mi pensas. :P) Poste ni rigardis prezentojn de profesiaj dancistoj el Tiszafüred.
Ni gustumis Esperantan torton, ekhavis cxemizojn de JER 2010 kaj havis la eblon trinki koktelojn, ankaux nealkoholajn. :)
Nokte mi babilis kaj ludis kun kelkaj amikoj preskaux gxis la 4a kaj ni dormis preskaux 3 horojn, do ni estis ’iometege’ lacaj dimancxe. Ni ne povis suficxe dormi ankaux pro tio ke kelkaj karaj trumpetludantoj tre kare vekigis nin ke ni ne malfruigxu la matenmangxon. :D (Nun pli serioze: mi volas danki al la vere karaj trumpetludantoj la vekigon. ;))
 
Dimancxe ni auxskultis ilin ludi kelkajn kantojn kaj poste ni havis jarcxefkunvenon de HEJ. Poste ni ekhavis niajn mangxajxojn kaj ekiris hejmen. (Mi volas danki la hejmenveturadon al Petra kaj sia koramiko kiuj kunportis min al Budapesxto! :))
 
Mi ege esperas ke la venontan JER arangxon mi tuttempe povos partopreni kaj ke ni renkontos kun cxiuj Esperantistaj amikoj dum IJS. :)
 

Ditta

Hozzászólások

Névtelen képe

Kaj hungare...?

Sal'!
Ĉu hungaraj rakontoj estos pri JER?
(Kaj aliaj esperantaj, kompreneble :-) )

Ditta képe

Nun mi estas iomete okupita

Nun mi estas iomete okupita fari la hungaran tradukon sed eble jes, cxeestis multaj homoj kiuj eble rakontos iomete ankaux hungare.
Pri aliaj esperante: vi jam povas legi rakonton ankaux de Sara cxe sia blogo. :)