Bonvenon al ijs.hu!

Venu al IJS 2010!
»informoj, aliĝilo ĉi tie«
(Legu ankaŭ: kio estas IJS? )

Kultura Lingva Festivalo dum IJS 2010

Kadre de IJS 2010 ni planas organizi Kulturan Lingvan Festivalon, dum kiu la diversnaciaj partoprenantoj povas prezenti iun tipan nacian dancon/kanton/manĝaĵon/vestaĵon/ludon en publika loko. La celo de la festivalo estas ne nur prezenti naciajn specialaĵojn de la diversaj landoj sed ankaŭ demonstri la helpan rolon de Esperanto en la kulturaj rilatoj inter la landoj. Nia celo estas organizi grandan, amuzan aranĝon kiu allogos multajn personojn. Por tio ni petas ankaŭ vian helpon.

La urbo Pécs estas unu el la Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj en 2010.
Ni planas organizi iun specialan programeron al kiu kontribuus esperantistoj el la fraturboj de Pécs.

Do se vi venas el la sekvaj urboj aŭ vi konas esperantistojn kiuj vivas tie, nepre kontaktu Petra (p punkto smideliusz Ĉe gmail punkto com)

La fraturboj de Pécs:

Osijek - Kroatio
Fellbach - Germanio
Graz - Aŭstrio
Lyon - Francio
Terracina - Italio
Lahti - Finnlando
Cluj Napoca - Rumanio
Arad - Rumanio
Novi Sad - Serbio
Kütahya - Turkio
Seattle - Usono
Tucson - Usono

Ensaluto

Lastaj komentoj

Enketo

Kiuj havu rajton fari balotojn ? :-)
Nur la estraranoj povu fari balotojn
0%
Cxiuj registritaj anoj de la retejo povu fari balotojn
0%
Nur la administrantoj de ijs.hu povu fari balotojn
0%
Sumaj voĉdonoj: 0