Bonvenon al ijs.hu!

Venu al IJS 2010!
»informoj, aliĝilo ĉi tie«
(Legu ankaŭ: kio estas IJS? )

Estraranoj

Estraranoj:

 

Békési Ditta

Dévainé Gede Krisztina

Mi komencis lerni Esperanton en 2001, en elektebla kurso de mezlernejo en la urbo Győr. Motivigis min, ke mi povis vojagxi al Francio, al la Europa Parlamentejo.
En 2002 mi partoprenis IJS-n, kio okazis Székesfehérvár. Tio estis granda travivajxo por mi, kiel 16 jara junulino: bona societo, parolado gxis axuroro, kantado, ludoj... Precipe placxis al mi, ke – kvankam dum mia unua IJS mi konis neniun krom mia instruisto, kaj mi ne povis paroli bone la lingvon – mi trovis min en tre amika, helpema etoso.
Ekde tiam multa tempo pasis: mi geedzigxis (jes, danke al Esperanto), kaj mi estas membro de la aktiva organiza teamo.

Kitlei Róbert

Székely Vilté

Smidéliusz Petra

Mi estas 24 jara instruistino, mi instruas la anglan, la hispanan kaj kompreneble Esperanton. En mia libertempo mi ŝatas kuri, kuiri, baki kaj lerni fremdajn lingvojn.

Mi eklernis Esperanton kiam mi estis infano. Mia patrino estas instruistino kaj kompreneble ŝi volis instrui al mi la internacian lingvon, sed mi - kiel normala infano - kontraŭstaris kaj tute ne volis tion kion ŝi volis. Do, Panjo devis elpensi iun ruzaĵon. Mi estis 10 jara kiam ŝi forveturis por tuta monato al Aŭstralio por instrui Esperanton, dum la someraj ferioj. Antaŭ ol ekvojaĝi ŝi donis al mi lernolibron kaj promesis al mi ke ŝi kunprenos min al internacia infana tendaro se mi iom lernos Esperanton. La ideo tre plaĉis al mi, mi pasigis ĉiun tagon diligente lernante Esperanton. Kompreneble mi rajtis vojaĝi al la infana tendaro (Internacia InfanKongreseto, Prago, 1995) kie mi ekkonis multe da novaj geamikoj. Poste mi partoprenis plurajn aranĝojn, pere de Esperanto mi povis vojaĝi al mirindaj lokoj, ekhavis aron da bonegaj geamikoj, kaj mi ekamis lerni fremdajn lingvojn.

Bagó Sarolta




Mi estas kelkfoje dangxere entuziasma, iom infaneca (sed eble tio estas ankoraux pardonebla en tiu cxi agxo)... Kaj mi tro malofte staras per du piedoj sur la tero (laux aliuloj). Sed mi devas konfesi: mi plejparte bonege fartas tiel. ;-)

Krom la menciitaj aferoj mi estas "tute normala" homo, mi vizitas gimnazion en la urbo Győr kaj en la libera tempo dormegas, amuzigxas, ktp. Mi ankaux estas denaska esperantisto kaj ekde auxtuno mi estas ano de Hungara Esperanto-Junularo. Do mi partoprenas en la kunorganizado de IJS kaj mi treege esperas, ke multaj venos kaj ni neforgeseblajn tagojn pasigos kune. :-)

Fine ankoraux iom pri miaj sxatokupoj: mi lernas fluti, volonte desegnas, legas, auxskultas muzikon aux rigardas filmojn... Kaj mi amegas babiladi - atentu, se ni renkontigxos, cxar mi spriras la aeron tra la hauxto... ;-)

 

Ensaluto

Lastaj komentoj

Enketo

Kiuj havu rajton fari balotojn ? :-)
Nur la estraranoj povu fari balotojn
0%
Cxiuj registritaj anoj de la retejo povu fari balotojn
0%
Nur la administrantoj de ijs.hu povu fari balotojn
0%
Sumaj voĉdonoj: 0